Unu kontribuo por vikipedio ĉiumonate!

Menampilkan kesemua 4 kiriman.
Kiriman 1
Lu menulispada 24 September 2009 jam 14:36
Vikipedio estas unu el la plej sukcesaj projektoj en la tuta historio de Esperanto. Ĉiuhore estas pli ol 10.000 vidoj de "nia" vikipedio. Nuntempe estas 118.000 artikoloj en Esperanto kaj per tio ni tenas rangon 21 inter ĉiuj lingvoversioj.

Vikipedio estas grava por Esperantujo en du manieroj: Unuflanke ĝi provizas informojn al la Esperanto-parolantoj, aliflanke ĝi daŭre montras al la ekstera mondo, ke Esperantujo ekzistas kaj plu kreskas.

Mi kredas, ke la Esperanto-vikipedio nepre pliboniĝu kaj pligrandiĝu. Tial mi alvokas ĉiujn Esperanto-parolantojn kun sufiĉa lingvokapablo regule kontribui al vikipedio. Mi proponas, ke vi ĉiumonate faru almenaŭ unu kontribuon al vikipedio - tute egale ĉu vi korektas etan tajperaron, aldonas alineon aŭ tradukas longan artikolon el alilingva versio. Simple aldonu vian kontribuon. Por la bono de ni ĉiuj, por pli kaj pli bona kaj granda vikipedio!
Kiriman 2
Neil menulispada 25 November 2009 jam 8:50
Saluton Lu,En grava gazeto, ne-esperantisto mokas wikipedia cxar Esperanto estas en la 21a pozicio de uzitaj lingvoj, sugestante ke vere Esperanto estas morta lingvo. Estas aliaj kritikoj (ke la pliparto de la au'toroj estas viroj , mez-klasaj). Eble vi iam reagos. cxe http:features/csmonitor.com/books/2009/11/11/can-you-trust-wikipedia/
Kiriman 3
Lu menulispada 25 November 2009 jam 11:07
Dankon pro la instigo, Neil. Mi verkis iom kaj ili tuj publikigis, http://features.csmonitor.com/books/2009/11/11/can-you-trust-wikipedia/#comment-11880 . Dawud havu la eblecon iom lerni pri la mondo... Kaj aliaj ankaŭ, se ili hazarde alvenas tie.
Kiriman 4
Neil menulispada 25 November 2009 jam 11:58
Dankon, Nijl